Gonzalo Chacón (1429 - 1507) estis hispana politikisto kaj historiisto. Dum regado de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio, li estis sub la ordonoj de la favorato Álvaro de Luna, kaj dum la regado de Henriko la 4-a de Kastilio estis librotenisto de la princino Isabel, poste Isabel la Katolika. A. D. Deyermond atribuas al li la aŭtorecon de "Kroniko de don Alvaro de Luna" (1453) kiu estas atribuata de aliaj al Álvar García de Santa María.

Gonzalo Chacón
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1429 (1429-01-01)
en Madrido
Morto 1-an de januaro 1507 (1507-01-01) (78-jaraĝa)
en Ocaña
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano Juan Chacón
Okupo
Okupo politikistohistoriisto
vdr
Statuo de Gonzalo Chacón proksime al la Turego de Arroyomolinos (Madrid), kiun li konstruigis.