Gonzalo Sirio - naskiĝis en 1982 - estas argentina esperantisto. Li aktivas en JEA, la landa sekcio de TEJO en Argentino. En la oficperiodo 2009 ĝis 2013 li nome de tiu nacia asocio elektiĝis kiel membro de la komitato de TEJO. Gonzalo laŭ la stato de 2015 loĝas en Bonaero kaj profesie laboras pri ekstera komercado.

Gonzalo Sirio
Gonzalo Sirio en Parizo, 2015
Gonzalo Sirio en Parizo, 2015
Persona informo
Naskiĝo la 7-an de decembro de 1982
Lingvoj Esperanto
Nacieco argentina
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
Esperantistiĝis en 2001
vdr

La 31-an de julio 2014, kadre de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero (Argentino), li partoprenis la unuan matĉon oficialan de la futbalteamo Esperantujo kiel kapitano.

La 31-an de julio 2015, kadre de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (Francio), li partoprenis la duan matĉon oficialan de la futbalteamo Esperantujo kiel kapitano.