Goodfellas (angla/usona slango por "Bonuloj") estas 1990-jara krimdrama filmo verkita kaj direktita de Martin Scorsese. Ĝi estis adaptita de la libro Wiseguy de Nicholas Pileggi, la vera rakonto de mafia denuncanto Henry Hill. Aktoris en la filmo Ray Liotta (kiel la ĉefrolulo Hill), Robert De Niro, Joe Pesci, Lorraine Bracco, Paul Sorvino, kaj aliaj.

Bonuloj
filmo
Originala titolo Goodfellas
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19-a de septembro 1990
Daŭro 145 minutoj
Ĝenro Krimo (Mafio), dramo
Kameraado Michael Ballhaus
Buĝeto Usona $25.000.000
Reĝisoro(j) Martin Scorsese
Produktisto(j) Irwin Winkler
Scenaro Martin Scorsese
Laŭ la verko de Nicholas Pileggi
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Broklino
Muziko de Christopher Brooks
Ĉefrolantoj Ray Liotta
Robert De Niro
Joe Pesci
Lorraine Bracco
Paul Sorvino
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Connie Brink
Produktinta firmao Warner Bros.
Distribuo Warner Bros.
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Premioj redakti

Joe Pesci gajnis Akademian Premion pro plej bona subtena aktoro. Ĝi estis kandidatiĝis por kvin pluaj.

La filmo ankaŭ gajnis Premion BAFTA por plej bona filmo. Ĝi estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.