Google Public DNS estas senpaga DNS servo anoncita la 3-an de decembro 2009,[1] iniciatita de Google kun la celo plirapidigi aliron al Interreto.[2][3]

Google Public DNS havigas al la uzantoj la sekvajn DNS adresojn por publika uzo,[4] asignante ilin al la plej proksimaj serviloj:[5]

  • Adresoj IPv4: 8.8.8.8 kaj 8.8.4.4
  • Adresoj IPv6: 2001:4860:4860::8888 kaj 2001:4860:4860::8844

Servoj redakti

La ofertita servo estas eksperimenta. Ĝi uzas sian propran softvaron de mastrumado de DNS, kun limigita subteno al IPv6, kiu respektas la normojn DNS difinitajn de IETF.[6]

Privateco redakti

Google donis prioritaton al la efikeco kaj sekureco de la servo. La nuraj informoj kiuj restas en la serviloj estas la IP-adreso de la uzanto (forigita post 24 horoj), lia ISP kaj la informoj pri lokiĝo de tiuj ĉi (daŭre konservataj).[7][8][9]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Google Public DNS en la hispana Vikipedio.