Gorna Orjaĥovica

urbo en Bulgario

Gorna Orjaĥovica (cirile Горна Оряховица) estas urbo en norda Bulgario. La urbo estas la centro de samnoma komunumo kaj apartenas al la provinco Veliko Tarnovo. Fine de la jaro 2009 la urbo havis 32 436 loĝantojn.

Gorna Orjaĥovica
municipa ĉefloko • urbo en Bulgario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Bulgario
Provinco Veliko Tarnovo
Poŝtkodo 5130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 436  (fine de 2009)
Loĝdenso 1 405 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 8′ N, 25° 42′ O (mapo)43.13039325.704082Koordinatoj: 43° 8′ N, 25° 42′ O (mapo) [+]
Alto 218 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Situo en Bulgario
Situo en Bulgario
Gorna Orjaĥovica (Bulgario)
Gorna Orjaĥovica (Bulgario)
DEC
Gorna Orjaĥovica
Gorna Orjaĥovica
Situo de Gorna Orjaĥovica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gorna Oryahovitsa [+]
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

En la apuda urbeto Dolna Orjaĥovica, parto de la komunumo Gorna Orjaĥovica, la 17-an de aprilo 1870 naskiĝis kaj poste la plejparton de sia vivo logis Ĥristo Popov, unu el la pioniroj de Esperanto en Bulgario. Li estis instruísto en lernejo de la urbeto kaj fariĝis aŭtoro de lernolibro, aperinta en 1895. Kune kun Georgi Oreskov, li verkis la librojn "Plena manokonduko por ellerno de la internacia lingvo Esperanto" kaj "Plena vortaro de la lingvo internacia Esperanto. Parto 1-a, Esperanta-bulgara", ambaŭ eldonitaj en 1900.

 
parto de la moderna urbocentro
 
la urbodomo
 
kirko Sankta Nikolao