Georgi Oreŝkov

bulgara esperantisto
(Alidirektita el Georgi Oreskov)

Georgi OREŜKOV (nask. en 1864 en Koprivŝtica, mort. je nekonata dato) estis bulgara doganperisto, antaŭe telegrafoficisto kaj Esperanto-pioniro.

Georgi Oreŝkov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1863 (1863-11-30)
en Koprivŝtica
Morto mortodato nekonata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Bulgario • Bulgario
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 1343
vdr

Oreŝkov, kiu loĝis en Burgas, aliĝis al Esperanto en 1899. Li eldonis la gazeton ,Rondiranton', verkis broŝuron kaj lernolibron en 1900, kuntradukis la Universalan Vortaron en la bulgaran (1910) kaj fondis en Plovdivo Esperanto-klubon. Kunlaboris al ,L' Esperantiste' kaj ,Tra La Mondo‘.

En 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1].

Verkoj redakti

  • 1910 Oreškov, G[eorgi]; Atanasov, G.; Zamenhof, L.L. k.a. Fundamenta universala vortaro de la lingvo internacia Esperanto (Bulgara eldono). Osnoven universalen rečnik na mezdunardniya ezik Esperanto. Sofia: S.M. Stojkov, 1910. 96 p.

Referencoj redakti

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.