Gorodok (Zvenigorod)
Gorodok (en rusa lingvo signifas "urbeto", ruse: Звенигородский городок) estas plej malnova urboparto de Zvenigorod (Moskva provinco, Rusio). Antaŭe tiel estis nomita urba kremlo (fortikaĵo) estinta ĉefa sidejo de lokaj princoj (Zvenigorod apartenis al subprinclando de Moskvo). La loko situas sur alta maldekstra bordo de rivero Moskva.
De estinta kremlo ĝis nun restis tera remparo kaj Kirko de Endormiĝo de Dipatrino — arkitektura heredaĵo de 14-a — 15-a jarcentoj.
Situo
redaktiLa loko situas okcidente de nuntempa urba centro apud aŭtovojo (kajo de rivero Moskva).
Remparoj en marto de 2015 | Aŭtovojo vidita de sur monteto (marto de 2015) | Monteto de Gorodok senneĝiĝis (marto de 2015) |
Kirkoj
redakti Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kirko de Endormiĝo de Dipatrino (Zvenigorod).
Kirko de Endormiĝo de Dipatrino staras sur la monteto de Gorodok. Ĝi estas unu el plej malnovaj restintaj konstruaĵoj en Moskva provinco.