Gotard-tunelo

fervoja tunelo en Svislando
(Alidirektita el Gotardo-tunelo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Gotarda Baza Tunelo.

La Gotard-tunelo estas la unua fervoja tunelo tra la Gotardmontaro, kiu trapasas la tutan alpan ĉenon. La Gotard-tunelo ligas la kantonon Tiĉino kun la kantono Urio. Dum longa tempo ĝi estis kun sia longeco de 15 003 m la plej longa tunelo tra la Alpoj, ĝis tiun rolon transprenis la tunelo de Simplono.

Montara tranĉo laŭlonge de Gotard-tunelo

Vojo redakti

De la norda tunelenirejo je alteco de 1106 m en Göschenen la tunelvojo supreniras dum ĉirkaŭ 8 km ĝis la disiĝpunkto je alteco de 1151 m. Post du kilometroj sekvas interne en la tunelo la kantonlimo inter Tiĉino kaj Urio kaj post pliaj kvin kilometroj sekvos la suda tunelenirejo je alteco de 1142 m super la marnivelo apud Airolo. La trajnveturado tra la tunelo daŭras nuntempe proksimume 9 minutojn.

 
Mermorejo por la mortintaj gotard-tunel-laboristoj

Konstruo redakti

La konstruo de la tunelo komenciĝis la 13-an de septembro 1872. Norde la enirejo situas en Göschenen; la suda enirejo situas en Airolo. Ĝis ĝia malfermo la 22-an de majo 1882 daŭris preskaŭ 10 jarojn. La konstruado kostis multajn homajn vivojn, kaj la laborkondiĉoj de la ĉefe italaj ministoj estis teruraj. 177 laboristoj mortis dum la konstrulaboroj, multaj pro falantaj rokoj aliaj pro akcidentoj de la minejtrajnoj. En tiu cifero ne inkluzivas la viktimoj de labormalsanoj. Je la 27-a de julio 1875 en Göschenen ribelis la laboristoj. Ili strikis blokante la tunelenirejon kaj postulis unu frankon pli altan salajron tage. Alvokita milictrupo de 21 soldatoj el Altdorf pafis al la strikantaj laboristoj. Kvar laboristoj mortis kaj pluraj estis vunditaj. 80 laboristoj forveturis post ĉi-tiuj eventoj.

Gotarda Baza Tunelo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gotarda Baza Tunelo.

Gotarda Baza Tunelo estas en konstruo kaj devas ekuziĝi en decembro 2016. Ĝi estas 57,1 km longa. La norda enirejo situas en Erstfeld; la suda enirejo situas en Biasca. Ĝi estas la plej longa fervojtunelo en la mondo. Ĝis 2016 la plej longa tunelo estas Sejkan (tunelo) en Japanio, inter Honshu kaj Hokkaido, kiu longas je 53 km. La inaŭguro de la Gotarda Baza Tunelo okazis la unuan de junio 2016 en ĉeesto de la kompleta Federacia Konsilio, de François Hollande, prezidanto de Francio, Angela Merkel, kanceliero de Germanio, Matteo Renzi, prezidanto de Italio. Dum la konstruado, kiu daŭris 17 jarojn, mortis 9 laboristoj.

Vidu ankaŭ redakti