Johann Gotthelf GREINER (naskiĝinta la 22-an de februaro 1732 en Alsbach, mortinta la 12-an de aŭgusto 1797 en NeuhausLimbach) estis germana vitrofaristo, kuninventisto de porcelano kaj ekiginto de porcelanaĵfabrikado en Turingio. Originas li el tradicia turingia vitrofarista dinastio estante ido de Schwabenhans (Hans Greiner).

Gotthelf Greiner
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1732 (1732-02-22)
en Scheibe-Alsbach
Morto 12-an de aŭgusto 1797 (1797-08-12) (65-jaraĝa)
en Steinheid
Okupo
Okupo ceramikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Naskiĝdomo en Alsbach, Hauptstraße 13
 
Kupono de 6 helero; salajriloj kiuj validis nur en aĉethaloj tenadataj de Greiner mem

Johann Gotthelf Greiner inventis porcelanon en iel ŝanĝita ĥemia versio kune kun la kuzo kaj posta bofrato Johann Gottfried Greiner kaj la koburga potfarmajstro Johann Georg Dümmler, sendepende de la atingoj de Johann Friedrich Böttger kaj de Ehrenfried Walther von Tschirnhaus je Meißen. Post multjaraj esploroj sukcesis li komence de 1761 krei porcelanon en sufiĉe bona kvalito.

Danke al liaj entreprenistaj agadoj memtitis la fundamento de turingia porcelanfabrokado. Tiel liaj agoj kaj la engaĝiĝo de filoj liaj estas en rekta kunteksto kun la jenaj manufakturoj:

Por gajni pli li salajris parte per kuponoj kiuj validis nur en propraj magazenoj de Greiner. Post la fino de la luado en Ilmenau kaj kiam Greiner - pro la paralizo de unu mano - grandparte ne povis labori, li decidis retiriĝi de ĉiu komerco kaj lasi la daŭrigon de la du kompanioj en Limbach kaj Großbreitenbach al siaj kvin filoj.

Verkoj

redakti
  • Gottfelf Greiner: Laufende Preisse der Fürstl. Sachsen-Weimar Porzellan-Fabrick in Illmenau in courranten Waaren, Weimar: Ettinger, (1787)

Referencoj

redakti
  1. Kp. Oscar Georgi: Porzellan-Fabrik Limbach A.G. Gedenkschrift zum 150jährigen Bestehen der Porzellanfabrik Limbach 1772 – 1922. Gotthelf Greiner, 1792 bis 1845 – die Verwaltung der Söhne und die Blütezeit der Greiner-Limbacher Familie; 1845 – 1872 - unter den Enkeln; 1872, Limbach, Post Scheibe: Porzellanfabrik Limbach A. G., 1922

Literaturo

redakti
  • Oscar Georgi: Porzellan-Fabrik Limbach A.G. Gedenkschrift zum 150jährigen Bestehen der Porzellanfabrik Limbach 1772 – 1922. Gotthelf Greiner, 1792 bis 1845 – die Verwaltung der Söhne und die Blütezeit der Greiner-Limbacher Familie; 1845 – 1872 – unter den Enkeln; 1872, 64 Seiten mit Abbildungen, Limbach Thüringen, Post Scheibe: Porzellanfabrik Limbach A. G., 1922
  • Kühnert, Herbert, "Greiner, Gotthelf" ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 38-39 (tie ĉi interrete)
  • Gerhard Greiner: Der Schwabe Hans Greiner 1465–1532 – kvara eldono, majo 1995 (Familiengeschichte der Thüringer Greiner als genealogische Stammfolge über XI / XII Generationen)
  • Rudi Greiner-Adam: Der Schwabenhans und seine Nachkommen – Die Gründer von Lauscha und Limbach – dua eldono 2003
  • Andrea Geldmacher: Porzellanland Thüringen. 250 Jahre Porzellan aus Thüringen. Jena, Verlag Städtische Museen, 2010