Grajnfromaĝo estas freŝa kazea fromaĝo. Ĝi estas esenca ingredienco de pucino, tradicia Kebekia plado. Simple temas pri Ĉedara fromaĝo kiu ne ricevis premadon.[1] Ĉi tiu fromaĝo manĝeblas plej bone freŝa. Kiam ĝi estas fridita aŭ frostigita, ĝi perdas sian firman teksturon kaj sian teksturan guston, ĝi firmiĝas kaj la gusto multe ŝanĝas; kontraste ĝi restas bongustega kiam fandita, miksita en pucino. Tiu ĉi fromaĝo ankaŭ troviĝas en la aliaj provincoj de Kanado, kaj nord-oriente de Usono.

Cheese curds

La deveno de tiu fromaĝo lokiĝas en la regiono Centro-de-Kebekio en 1960. Estis en tiu epoko grandegaj troaĵoj de lakto devene de la farmbienoj, kio saturis la transformajn fabrikojn. La multnombraj laktejoj de la regiono volis trovi solvon por forvendi la stokon venditan kun malprofito. Ili disvolvis novan variaĵon de fromaĝo, la grajnfromaĝo. Facile kaj rapide preparebla, tiu fromaĝo rapide fariĝis tre populara. La metio de migra fromaĝisto kreiĝis iom pli poste, kio porĉiamigis la tradicion forvendi siajn laktajn plusojn fabrikante grajnfromaĝon.

Alia senbaza legendo, sed tamen absurda, lokigus la verajn devenojn de grajnfromaĝo dum la angla konkero, aŭ iom antaŭe. La eŭropaj kolonianoj estus volintaj instrui al la Abenakizoj fari fromaĝon. Ĉi tiuj misfarinte la recepton, ili rezultigis erigitan fromaĝon, simila al la nuna grajnfromaĝo.

Referencoj redakti

  1. Fromagerie Boivin, « Étapes de la fabrication du fromage » Arkivigite je 2015-11-26 per la retarkivo Wayback Machine,‎ (consulté le 20 janvier 2011)