Grand Theft Auto IV

(Alidirektita el Grand Theft Auto 4)

Grand Theft Auto IV estas malfermmonda ag-aventura pafa videoludo je ekstera vidpunkto. Ĝi estis kreita de Rockstar North kaj eldonita de Rockstar Games. Ĝi aperis la 29-an de aprilo 2008 por la videoludiloj PlayStation 3 kaj Xbox 360, kaj la 2-an de decembro 2008 por Microsoft Windows. Ĝi estas la 11-a ludo en la serio Grand Theft Auto, sed la unua inter la ĉefaj post Grand Theft Auto: San Andreas kiu aperis en 2004. La ludo okazas en la fikcia urbo Liberty City, kiu baziĝas sur Novjorko. La unuludanta reĝimo sekvas la rakonton de Niko Bellic, eksmilitisto, kiu strebas forfuĝi de sia pasinteco, malgraŭ la premoj de fiaj pruntedonantoj kaj de mafio. La malferma mondo permesas al ludantoj libere viziti Liberty City, kiu konsistas el tri ĉefaj insuloj.

Grand Theft Auto IV

Disvolvo Rockstar North
Eldoninto Rockstar Games
Distribuo Take-Two Interactive
Muziko Lola Flores
Produktoro Leslie Benzies
Serio Grand Theft Auto
Antaŭita de Grand Theft Auto 3
Sekvita de Grand Theft Auto V
Platformo Xbox 360
Ĝenro ago-aventura ludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

La ludo ludiĝas laŭ ekstera vidpunkto (la kamerao troviĝas super kaj malantaŭ la rolulo). Oni veturas en la mondo piede aŭ veturile. La plurludanta reĝimo permesas al pluraj ludantoj ludi kune aŭ por aŭ kontraŭ la aliaj, en medio kiu imitas la unuludantan reĝimon. En Windows, 32 ludantoj povas samtempe ludi en la plurludanta reĝimo kune, dum nur 16 ludantoj povas en PlayStation 3 kaj Xbox 360. Du oficialaj aldonaĵoj aperis por la ludo: Grand Theft Auto IV: The Lost and Damned kaj Grand Theft Auto IV: The Ballad of Gay Tony. Ili aldonas novajn rakontojn de novaj roluloj, kiuj intermiksiĝas kun la ĉefa rakonto de Grand Theft Auto IV.

La kreado de la ludo komencis rapide post la apero de Grand Theft Auto: San Andreas. Multaj oficejoj de Rockstar tra la mondo kunlaboris por krei la ludon. La ludo enkondukis pli realisman kaj detaligitan stilon al la serio. Malsimile al antaŭaj ludoj de la serio, Grand Theft Auto IV ne havas fortan kinan influon, ĉar Rockstar provis originalan aliron al la rakonto. Por la celo krei konvinkan malfermitan mondon, kelkaj kreantoj de la ludo faris surterenan esploron en Novjorko por alporti informojn al la dezajna teamo.

Post ĝia anonco en majo 2006, oni multe atendis Grand Theft Auto IV. Je lanĉtago, la ludo ricevis multan grandskalan laŭdadon, kun apartaj laŭdoj por la rakonto kaj la malferma mondo. Tamen, multaj polemikoj aperis pri la ludo, pro la elmontrado de perforto, kaj pro la eblo aŭti post troa drinkado. Grand Theft Auto IV superis rekordojn kaj iĝis la plej rapide vendita distra komercaĵo tiutempe. Ĝi akirigis 310 milionojn da usonaj dolaroj en la unua tago, kaj 500 milionojn da usonaj dolaroj en la unua semajno. Ĝi estas parto de la plej venditaj videoludoj, kaj multaj konsideras ĝin esti inter la plej bonaj videoludoj. La sekva ĉefa ludo de la serio estas Grand Theft Auto V, kiu aperis en septembro 2013.

Vidu ankaŭ redakti