Granda Baseno (Maŭricio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Granda Baseno. |
Granda Baseno (france Grand Bassin) ankaŭ konata kiel Ganga Talao estas kratera lago situanta en izolita montregiono en distrikto Savanne, en Maŭricio. Temas pri lago situanta 550 metrojn super la marnivelo.
Grand Bassin | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Maŭricio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 20° 25′ 5″ S, 57° 29′ 31″ O (mapo)-20.41805657.491944550Koordinatoj: 20° 25′ 5″ S, 57° 29′ 31″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 550 m | |
Ĝi estas konsiderata la plej sankta hindua loko en Maŭricio.
Troviĝas templo dediĉita al Ŝivo kaj aliaj hinduaj dioj kiel Hanumano, Lakŝmio, laŭlonge de Granda Baseno.