La Granda Blua Truo (angle Great Blue Hole) estas ronda submara dolino antaŭ bordoj de la mezamerika ŝtato Belizo. Ĝi situas en proksimo de centro de kariba lumtura rifo (Lighthouse Reef), ĉ. 80 km de la urbo Belizo. Ĝi estas okulfrape rimarkeble el la aero, ĝi montras malhelbluan surfacon en la turkizblua ĉirkaŭa akvo.

Granda Blua Truo
kaverno
La Granda Blua Truo, septembro de 2006
Lando Belizo Belizo
Urbo Belizurbo
Koordinatoj 17° 18′ 56″ N 87° 32′ 4″ U / 17.31556 °N, 87.53444 °U / 17.31556; -87.53444 (mapo)
Plej malalta punkto 125 m
Situo enkadre de Belizo
Situo enkadre de Belizo
Situo enkadre de Belizo
Vikimedia Komunejo: Great Blue Hole (Belize)
Retpaĝo: https://greatbluehole.net/

La Granda Blua Truo havas diametron de pli ol 300 m kaj profundon de 145 m. Ĝi estiĝis en la lasta glaciepoko en kalkŝtonaj tavoloj, post elformiĝo de kavernoj kaj post kiam la altiĝanta marnivelo superfluis la areon.

La Blua Truo iĝis en 1996 Nacia Monumento. Ekde tiam, ĝi kaj aliaj naturaj estaĵoj de la koralrifa sistemo de la Beliza bariera rifo, estas partoj de la UNESKO-listo de la Mondaj naturaj heredaĵoj.