Granda Kazino Sardinero
La Granda Kazino Sardinero estas kazino en la urbo Santandero (norda Hispanio). Ĝi situas en la kvartalo El Sardinero, ĉe la Kantabra Maro.
Granda Kazino Sardinero | |||
---|---|---|---|
Gran Casino Sardinero | |||
konstruaĵo | |||
Prezento | |||
Stilo | Novklasika kaj secesia | ||
Tipo | Kazino | ||
Arkitekto | Eloy Martínez del Valle | ||
Dato de konstruo | 1916 | ||
Geografio | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kantabrio | ||
Loko | Santandero | ||
Geografia situo | 43° 28′ 18″ N, 3° 46′ 58″ U (mapo)43.471667-3.782778Koordinatoj: 43° 28′ 18″ N, 3° 46′ 58″ U (mapo) | ||
| |||
Historio
redaktiEn 1870, oni inaŭguris pli fruan kazinon, kiu daŭre gastigis plurajn festojn, en kiuj partoprenis diversaj reĝoj, kiel Amadeo la 1-a, Alfonso la 13-a aŭ Viktoria Eŭgena de Batenbergo, samkiel hispanaj kaj eksterlandaj nobeloj.
Oni konstruis kaj inaŭguris la nunan kazinon en 1916, laŭ projekto de la arĥitekturisto Eloy Martínez del Valle. Komence, oni ludis ruleton kaj bakaraton kaj ankaŭ organizis balojn, festojn, teatron, muzikalojn aŭ operojn. Post la Hispana Enlanda Milito la kazino estis tre malaktiva. De la fino de milito ĝis 1978 oni uzis nur la teatrejon kiel kinejon.
La 1-an de decembro 1978 oni remalfermis la kazinon kiel vetludejon, post reformado laŭ desegno de la arĥitekturisto Ricardo Lorenzo, kiu konservis la novklasikan stilon kun secesia influo.
Nun en la kazino estas vetludejo, ejo de aŭtomatoj, restoracio, tri manĝejoj, du trinkejoj, kafejo, festejo kaj ekspoziciejo pri arto.