Granda Moskeo de Samaro
La Granda Moskeo de Samaro (arabe جامع سامراء الكبير, المسجد الجامع في سامراء aŭ مسجد سامراء الكبير) estas naŭ-jarcenta moskeo situa en Samaro, Irako. La moskeo estis komisiita en 848 kaj finkompletigita en 851 fare de la kalifo de Abasidoj nome Al-Mutavakil kiu regis (en Samaro) el 847 ĝis 861. La moskeo estas en la 15,058-hektara Samara Arkeologia Urbo nome Monda heredaĵo de Unesko, listigita en 2007.[1]
Granda Moskeo de Samaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Irako | ||||
Situo | Samaro | ||||
- koordinatoj | 34° 12′ 22″ N, 43° 52′ 47″ O (mapo)34.20619543.87985Koordinatoj: 34° 12′ 22″ N, 43° 52′ 47″ O (mapo) | ||||
Estiĝo | 848 | ||||
Granda Moskeo de Samaro | |||||
Vikimedia Komunejo: Great Mosque of Samarra [+] | |||||
Historio
redaktiLa Granda Moskeo de Samaro estis, dum ioma tempo, la plej granda moskeo en la mondo; ĝia minareto, nome la Malŭija Turo, estas spiralforma konuso 52-metrojn alta kaj 33-metrojn larĝa kun spirala ramplo.[2] La regado de Al-Mutavakil havis grandan efikon sur la aspekto de la urbo, ĉar ŝajne li estis granda amanto de arkitekturo, kaj la nura responsulo pri la konstruado de la Granda Moskeo de Samaro.[3] En listo de liaj konstruprojektoj kiu aperas en kelkaj diferencaj versioj, oni mencias tiun novan Kongregacian Moskeon kaj ĝis dudek palacojn, totale inter 258 kaj 294 milionojn da dirhamoj. Tiu nova Kongregacia Moskeo, kun sia spirala minareto, konstruita inter 849 (235 islama jaro) kaj 851 (235 islama jaro), formis parton de etendo de la urbo orienten, etende al la malnova ĉasparko.[4]
La moskeo mem estis detruita en 1278 (656 islama jaro) post la invado de Irako fare de Hulagu. Nur la ekstera murego kaj la minareto restis.[5]
- Koordinatoj 34°12′21″N 43°52′47″E
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ "Unesco names World Heritage sites", BBC News, 2007-06-28. Kontrolita 2010-05-23.
- ↑ Vidu Historic Mosques site Arkivita en [1] la 2006-07-10.
- ↑ Dennis, Sharp. (1991) The Illustrated Encyclopedia of Architects and Architecture.. Nov-Jorko: Whitney Library of Design, p. 204.
- ↑ D. Hoag., John. Islamic Architecture. Electra/Rizzoli.
- ↑ "مسجد سامرا ؛ برخوردار از مناره ای 53 متری و حلزونی شکل"[rompita ligilo] (en persa). Mehr News Agency. Alirita la 27an de marto 2012.
Eksteraj ligiloj
redakti- The Great Mosque, Samarra, Iraq
- Samarra Archaeological City. World Heritage Site. UNESCO (2019).
- Photo of The Great Mosque
- Photo and information
- Photos, floor plans, and information Arkivigite je 2012-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Ernst Herzfeld Papers, Series 7: Records of Samarra Expeditions, Great Mosque of al-Mutawakkil Arkivigite je 2009-07-24 per la retarkivo Wayback Machine Collections Search Center, S.I.R.I.S., Smithsonian Institution, Washington, DC
- Ernst Herzfeld Papers, Series 7: Records of Samarra Expeditions, 1906-1945 Smithsonian Institution, Freer Gallery of Art and Arthur M. Sackler Gallery Archives, Washington, DC