Granda Teatro de Orienta Pjongjango

La Granda Teatro de Orienta Pjongjangokoree 동평양 대극장)estas 2 500-sidloka teatro, situanta en Pjongjango, Nord-Koreio. Ĉi tie okazis la koncerto de la Novjorka Filharmonio en 2008, kiu estis la unua signifa kultura vizito al Nord-Koreio fare de Usono post la Korea milito.

Granda Teatro de Orienta Pjongjango
Koreaj nomoj
Korea alfabeto 동평양 대극장
Ĉina skribo 東平壤 大劇場
Norma transskribo
(ekde 2000)
Dongpyeongyang Daegeukjang
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Tongp'yŏngyang Taekŭkchang
teatrejo [+]

LandoNord-Koreio
SituoPjongjango
- koordinatoj39° 1′ 52″ N, 125° 46′ 13″ O (mapo)39.031158125.770413Koordinatoj: 39° 1′ 52″ N, 125° 46′ 13″ O (mapo)

Granda Teatro de Orienta Pjongjango (Pjongjango)
Granda Teatro de Orienta Pjongjango (Pjongjango)
DEC
Map
Granda Teatro de Orienta Pjongjango
Vikimedia Komunejo:  East Pyongyang Grand Theater [+]
vdr
Granda Teatro de Orienta Pjongjango

La halo estis konstruita en 1989 kaj normale estas ejo por prezentoj, kiuj festas la gvidantojn de Nord-Koreio kaj naciajn atingojn, kaj "revoluciajn operojn, kiuj prezentas la luktojn de Nord-Koreio en kanto kaj danco."

En Novjara Tago 2007, post rekonstruado, la teatro gastigis la Artan Grupon de Mansudae. La totala grando estas pli ol 62 000 kvadrataj metroj.