Granda sablodezerto de Bilma

La granda sablodezerto de Bilma (france Grand Erg de Bilma) etendiĝas de nordo al sudo trans preskaŭ 150 km de Bilma ĝis Agadem (Niĝero).

Du ajngrundaj Agadem kaj Bilma en orienta Niĝero
Ajngrundaj aŭtomobiloj transveturante dunon en senfina sablomaro
Maposkizo de la regiono

Oriente ĝi atingas la landlimon al Ĉado, okcidente direkte al Fachi la regiono ŝanĝas sian nomon al la Ténéré-sablodezerto je la duondistanco kaj  al ĝi transiras direkte al Fachi. De Bilma ĝis Agadem oni devas superi ĉ. 80  parte tre altajn ĉefajn dunĉenojn kaj pli ol 300 pli malaltajn dunĉenojn. La veturo direkte al N’Guigmi ĉe la ĉada lago  trans la senvojaj sablodunoj estas unu el la plej malfacilaj itineroj de la Saharo. Ĉirkaŭ 50 km sude de Bilma oni atingas la malgrandan oazon Zoo Baba. Tie loĝas kelkaj tubuoj.

Eksteraj ligiloj redakti

18.19505314