Grandes y San Martín
Grandes y San Martín [GRANdes isanmarTIN] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Grandes y San Martín estas komprenebla kiel Grandaj kaj Sankta Marteno, konsiderante, ke temas pri du loĝlokoj: nome Grandes kaj San Martín de las Cabezas, distantaj inter si 2 kilometroj.
Grandes y San Martín | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05357 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 36 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 45′ N, 4° 57′ U (mapo)40.755833333333-4.9555555555556Koordinatoj: 40° 45′ N, 4° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 005 m [+] | ||
Areo | 11,59 km² (1 159 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Grandes y San Martín [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 38 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).