La grandkorna bovovatusi-bovoankole-bovo estas bovoraso en orienta Afriko. Ĝi estiĝis per kruciĝo de longkorna bovo kaj la zebuo.

Grandkorna bovo

Ĝiaj tradiciaj bredistoj estas la tucioj en Ruando kaj Burundio.

La bovoj estas parte kiel pagrimedoj, ilia valoro dependas de la grando de la kornoj. La kavkornoj havas kelkfoje la pintodistancon de 200 cm kaj ĉe la bazo perimetron de 50 cm. En la Ginis-libro de la rekordoj aperas la bovo Lurch, okso kun kavkorna perimetro de 95,25 cm (mezurita la 6-an de majo 2003).

La vatusi-bovoj estis uzataj por melkado kaj elsangumado. Oni trinkas foje la lakton miksite kun la sango.

Ĉar oni selektis la vatusi-bovojn nur pro grandeco de la kavkornoj - dum pli ol 5000 jaroj -, la bovoraso aperas en diversaj koloroj kaj grandoj. Ili apartenas al la afrikaj ĝibaj bovoj.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti