Kavkorno apartenas al besto, kiu apartenas al la Kavkornuloj; ilia plej konata reprezantanto estas la bovo. Tia korno estas ne-disbranĉiĝanta kaj ne-disfalanta (krom escepto de antilokapredoj) kaj ĝi ornamas la bestojn dumvive (kornaro defalas ĉiujare). La kavkorno de la bovedoj sidas sur t.n. (kav)korna osto, kiu kunostiĝis kun la fruntosto (fruntalo). Ĝi havas epiderman originon (kornaro havas derman originon).

Oni preparis el ĝi kombilojn, butonojn, blovinstrumentojn, trink-kornojn.

Kavkornoj de ibekso.