Grasbrunn

komunumo en Bavario, Germanio

Grasbrunn estas komunumo en Germanio, pli ekzakte en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. La komunumo troviĝas en la distrikto München, kiu je tri kvaronoj ĉirkaŭas la urbon Munkeno, kaj konsideratas orienta antaŭurbo de ĝi. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6749 loĝantojn.

Grasbrunn
Blazono
Grasbrunn (Germanio)
Grasbrunn (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto München
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 089
Poŝtkodo 85630
Aŭtomobila kodo M
Oficiala Municipokodo 09184121
Subdivido Oficiale 5 komunumopartoj (Gemeindeteile)
Politiko
Komunumestro Otto Bußjäger
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Lerchenstr. 1
Demografio
Loĝantaro 6749 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 5′ N, 11° 45′ O (mapo)48.07888888888911.743611111111Koordinatoj: 48° 5′ N, 11° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 556 m
Areo 23,59 km²
Oficiala retejo http://www.grasbrunn.de
vdr
domo de 1852 en la komunumoparto Harthausen
historia akvoturo
kirko Sankta Egidio en la komunumoparto Keferloh