Grava Birda Areo Karara kaj Lochada

La Grava Birda Areo Karara kaj Lochada (angle Karara and Lochada Important Bird Area) estas areo de 2404 km2 ĉe la mezokcidenta regiono de Okcidenta Aŭstralio, je ĉirkaŭ 30 km oriente de la urbo Morawa kaj je 320 km nordoriente de Perto.

Grava Birda Areo Karara kaj Lochada
protektita areo
Grava birda areo [+]
Koordinatoj29° 8′ 14″ S, 116° 43′ 34″ O (mapo)-29.1372116.726Koordinatoj: 29° 8′ 14″ S, 116° 43′ 34″ O (mapo)

Grava Birda Areo Karara kaj Lochada (Okcidenta Aŭstralio)
Grava Birda Areo Karara kaj Lochada (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Grava Birda Areo Karara kaj Lochada
Grava Birda Areo Karara kaj Lochada
Lokigo de Okcidenta Aŭstralio en Aŭstralio
Map
Grava Birda Areo Karara kaj Lochada
vdr
Tiu GBA estas grava loko por Gutaj klamideroj

Priskribo redakti

Tiu Grava Birda Areo (GBA) enhavas la iamajn paŝtejajn bienojn Karara kaj Lochada [loĉAda], kun malgrandaj areoj de apudaj teroj. Ĝi enhavas grandajn areojn de arbustaro el Acacia kun iome da malferma arbaro de eŭkalipto. Ĝi kuŝas je altitudo de 280–400 m super marnivelo en paŝtejaj terenoj apudaj al wheatbelt. Ties averaĝa jara pluvokvanto estas de ĉirkaŭ 300 mm kaj tre variebla kaj falas ĉefe vintre.[1]

Birdoj redakti

Tiu loko estis identigita de BirdLife International kiel GBA ĉar ĝi eltenas populaciojn de la vundebla Ocela nestamasulo kaj la specio kun limigita teritorio nome Fosada kakatuo, same kiel la Burka kaj la Regenta papago, la Guta klamidero, la Rufa klimakterio, la Sugomelo, kaj la Grizgorĝa eopsaltrio.[2]

Referencoj redakti

  1. BirdLife International. (2011). Important Bird Areas factsheet: Karara and Lochada. Downloaded from http://www.birdlife.org on 2011-07-14.
  2. IBA: Karara and Lochada. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-07-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2013-12-30.

29° 08′ 14″ S 116° 43′ 33″ O / 29.13722 °S, 116.72583 °O / -29.13722; 116.72583 (mapo)