Gravissimum Educationis

Gravissimum Educationis (momentum) estas deklaro de la Dua Vatikana Koncilio pri la kristana edukado, kie oni kolektas kaj priskribas kaj motivigas la principojn laŭ kiuj devas plenumiĝi la deviga tasko de edukado en la Katolika Eklezio. Ĝi estis aprobita, kun 2290 voĉoj poraj kaj 35 malporaj, de la episkopoj koncilie kuniĝintaj, kaj promulgita de Paŭlo la 6a la 28an de oktobro 1965. La titolo Gravissimum Educationis signifas: Fundamenta Edukado, kaj devenas el la unuaj vortoj de la dokumento.


SKIZA ENHAVO: [redaktu]

Enkonduko

Rajto de ĉiu homo esti edukata

Kristana edukado

Gepatroj, la unuaj edukantoj

La diversaj aranĝiloj de la kristana edukado

Rajtoj kaj devoj de la gepatroj

Nekatolika lernejo

Katolika lernejo

Malsamaj formoj de katolikaj lernejoj

La superaj lernejoj

Priteologiaj Fakultatoj

Konkluda resumo


Dokumenta ĝenerala principo: “Ĉiuj homoj, je kiu ajn raso kaj aĝo, pro ilia digneco de persono, ĝuas je nelasebla rajto al edukiĝo, kontentiganta ilian statan vokitecon kaj taŭga ad ilia temperamento, sekso, kulturo kaj tradicioj, kaj samtempe malfermita al frata kunvivado kun aliaj popoloj, cele garantii veran unuecon kaj veran pacon”.

Krome, tiu dokumnto havas la meriton indiki la “kialon” de tiu persona rajto: “Ĉiuj homoj rajtas ricevi edukon ĉar revestitaj je digneco de persono”, kaj tia digneco devenas siavice el la fakto ke ĉiu homo estas bildo de Dio (Gn 1-2). Tia fundamento ne povas, ĉe kiu ajn kredo kaj nekredo, ne pligrandigi tiun dignecon.


La dokumento latinligva: [1]

La dokumento italingva:[2][rompita ligilo]

Vikiquote:[3]