Paŭlo la 6-a

papo de la katolika eklezio
(Alidirektita el Paŭlo la 6a)

Papo Paŭlo la 6-a, civile Giovanni Battista Montini, naskiĝis je la 26-a de septembro 1897 en Concesio kaj mortis je la 6-a de aŭgusto 1978 en la papa rezidejo en Castel Gandolfo. Li papiĝis je la 21-a de junio 1963 ĝis sia morto. Li estis beatigita la 19-an de oktobro 2014 kaj poste kanonizita la 14-an de oktobro 2018; lia festotago estas la 26-a de septembro.

Papo
Papo
Sankta
Paŭlo la 6-a
262-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Giovanni Battista Montini
Pontifiko de 21-a de junio 1963
ĝis 6-a de aŭgusto 1978
Antaŭulo Johano la 23-a
Sekvanto Johano Paŭlo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 29-a de septembro 1897
en Concesio, Italio
Morto 6-a de aŭgusto 1978
en Vatikano
Mortokialo korinfarkto [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma mater Pontifika Eklezia AkademioPontifika Gregoria UniversitatoUniversitato de Romo "La Sapienza" [#]
Lingvoj itala lingvolatina lingvo [#]
Subskribo Paŭlo la 6-a
Familio
Patro Giorgio Montini [#]
Gefratoj Lodovico Montini [#]
ĉefepiskopo de Milano
Dum 1954–1963
Antaŭulo Alfredo Ildefonso Schuster
Sekvanto Giovanni Colombo
Sanktulo
Honorata en Katolika Eklezio
Beatigo 19-a de oktobro 2014 de Francisko
Kanonizo 14-a de oktobro 2018 de Francisko
Festotago 26-a de septembro
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Enciklikoj (interalie):

  • Mysterium Fidei (la mistero de la fido, 1965)
  • Populorum progressio (la progreso de la popoloj 1967)
  • Humanae vitae (transdono de la homa vivo, pri naskolimigo, 1968)

Paŭlo la 6-a kaj Esperanto redakti

La unua eldiro de papo pri Esperanto, kiu estas dokumentita de la vatikana gazeto "L'Osservatore Romano", venas de Paŭlo la 6-a. En la sankta jaro 1975 okazis en Romo la 36-a IKUE-Kongreso. Kadre de ĝenerala aŭdienco sur la Placo de Sankta Petro la 13-an de aŭgusto 1975 Paŭlo la 6-a prezentis la ĉeestantajn grupojn: "Alia internacia grupo, kiun mi prezentos baldaŭ per aparta parolo, estas tiu de la partoprenantoj en la internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj."

Kaj li alparolis la kongresanojn en itala lingvo per la sekvaj vortoj:

"Ni ne volas fini tiun ĉi parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bonedeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj en malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo, kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro.


Vidu ankaŭ redakti

  Trovu « Paŭlo la 6-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»