Green Project - dumprojekta nomo de Java. En 1991 j en firmao Sun startis projekto de kreo de programada ilaro, kiu ricevis nomon Green Proect.

  • Laŭ onidiroj ĉio komenciĝis jene. Patrick Naughton decidis lasi firmaon Sun kaj foriri al firmao Next, kion anoncis al sia direktoro Scott McNealy. McNealy ne volis perdi bonan laboranton kaj ruze proponis al Patrick verki liston de mankoj en Sun kaj vojojn de iliaj solvoj. Naughton verkis ĉion tre respondece kaj ege kritikis programadajn planojn de la firmao kaj novan arkitekturon NeWS. Nun estas komplike diri, kian sorton havis la letero, tamen altaj ĉefoj Bill Joy kaj James Gosling finfine decidis kolekti taĉmenton por inventi ion revolucian.

Ek de komenco la projekton kovris arkaneco. Pri la projekto sciis nur kelkaj estraranoj kaj eĉ ofico por ĝi estis luita anonime. 13 kunlaborantoj ne havis komunikon kun oficejo de Sun. Ĉefgvidanto de Green Proect estis James Gosling. Celo de la projekto estis lanĉo de nova ondo en komputiko. Rezulte de la esploroj aperis nova aparate sendependa lingvo de programado Oak, destinita por krei operaciumon Green OS. Dua parto de Green Proect estis aparata bazo *7 (Star Seven), kiun devis regi operaciumo Green OS. Unua varianto de projekto Green estis prezentita en septembro de 1992 j. En mezo de 1994 j Sun decidas receli la projekton al uzo en interreto. Aperis WebRunner, kiu poste ricevis nomon HotJava. Oak (pro patentaj komplikaĵoj) ricevas nomon Java.