Gregerio

Vortfiguro kaj literatura ĝenro

La gregerioj estas mallongaj frazoj similaj al aforismoj, kiuj ĝenerale konsistas de unusola propozicio esprimita en du aŭ tri linioj maksimume, esprimanta ingenie kaj originale, filozofiajn, humurajn, pragmatikajn, lirikajn aŭ ajnatipajn pensojn. Oni konsideras ĝin literaturan ĝenron kreitan de Ramón Gómez de la Serna, kiu difinis ilin per tiu simpla formulo: kiel mallonga ingeniaĵo rezultinta de hazarda ŝoko inter penso kaj realo.[1]

Monumento al Ramón Gómez de la Serna, aŭtoro de la gregerioj, en Madrid.

La imago sur kiu baziĝas la gregerio povas elŝpruci spontanee, sed lingve devas esti tre ellaborita, ĉar devas resumi kaj ingenie kaj bonhumore la ideon kiun oni volas esprimi. La surprizigan efekton oni atingas pere de:

  1. La laŭvida asociado de du imagoj: La luna es el ojo de buey del barco de la noche (La luno estas bovokulo de la noktoŝipo)
  2. La inversigo de logika rilato: El polvo está lleno de viejos y olvidados estornudos (La pulvo estas plena je malnovaj kaj forgesitaj tusoj).
  3. La libera asociado de ligitaj konceptoj: El par de huevos que nos tomamos parece que son gemelos, y no son ni primos terceros (La ovoparo kiun ni manĝas ŝajne estas ĝemeloj kaj eĉ ne estas triarangaj kuzoj).
  4. La libera asociado de kontraŭaj konceptoj: Lo más importante de la vida es no haber muerto (Plej grava en la vivo estas ne esti mortinta).

Referencoj

redakti
  1. Gómez de la Serna, Ramón (1962). Total de greguerías (en hispana). Madrid: Aguilar. Konsultita la 6an de marto 2019. «Obras completas: Ramonismo. Total de greguerías, 1926-1962. VIII. VI».

Eksteraj ligiloj

redakti