Gregory Wayne Ojakangas

usona astronomo
Asteroidoj malkovritaj : 2
3489 Lottie 10-a de januaro 1983 Kun
K. E. Herkenhoff
3532 Tracie 10-a de januaro 1983

Gregory Wayne OJAKANGAS estas usona astronomo.

Li ricevis sian diplomon pri fiziko kaj geologio de la Universitato de Minesoto en 1982 kaj magistron pri terfiziko de la Kalifornia Instituto de Teknologio en 1985. En 1988 li akiris ĉe tiu-ĉi institucio la doctorecon pri planedoscienco.

Li poste iris al la Universitato Drury en Springfield (Misurio), kie li fariĝis helpanto en fiziko en 1996.

Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 2 asteroidojn[1] kun Kenneth E. Herkenhoff la 10-an de januaro 1983.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti