Springfield (Misurio)
Springfield estas grandurbo en distrikto Green, en la subŝtato Misurio de Usono. Ĝi estas universitata urbo, la tria plej granda urbo en Misurio kaj la unua plej granda "Springfield" en Usono antaŭ Springfield, Masaĉuseco (laŭ kiu ĝi estas nomita). Neformalaj nomoj por Springfield estas "La Reĝina Urbo de la Ozarks" kaj "La Naskiĝloko de Ŝoseo 66."
Springfield | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 65800–65899 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 159 498 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 743 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 12′ N, 93° 17′ U (mapo)37.195-93.286111111111Koordinatoj: 37° 12′ N, 93° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 396 m [+] | ||
Areo | 214,688522 km² (2 146 8.8 522 ha) [+] | ||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Koordinatoj: 37° 11′ N 93° 17′ U / 37.183 °N, 93.283 °U (mapo)Koordinatoj: 37° 11′ N 93° 17′ U / 37.183 °N, 93.283 °U (mapo)
- Areo: 213 km²
- Loĝantaro: 159.498 (en 2010)
- Supermara alteco: 396 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 65800-65899
- Telefonkodo: 417
GeografioRedakti
Springfield situas sur montetaro en la suda parto de Usono, en la nordokcidenta parto de Misurio.
HistorioRedakti
La nuna areo de Springfield estis iam apartenaĵo de indianoj. Ĝi fondiĝis en 1838, la indianoj estis perforte forigitaj. Springfield situis laŭ grava vojo, poste ankaŭ laŭ grava telegrafa linio, fine laŭ fervoja linio. Dum la enlanda milito jam frue en 1861 okazis tie konflikto, poste batalo. En 1865 tutmonde fama duelo, en 1906 linĉado okazis.
KlimatoRedakti
En Springfield la averaĝa temperaturo varias inter 8-20 °C. La varmo kulminas en julio (la rekordo estas 45 °C), en vintro ofte frostas. Jare pluvas (aŭ neĝas) po 1155 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en majo, plej malofte en januaro.
TrafikoRedakti
Springfield havas nacian flughavenon. Nur varotrajnoj trafikas al Memphis kaj Dallas. Aŭtoŝoseoj kuras al Sankta Luiso kaj Oklahomaurbo, ĉefvojoj kuras al Kansasurbo kaj Little Rock.
VidindaĵojRedakti
- muzeo de Ozarks
- historia kaj arta muzeoj
- bestoĝardeno Dickerson
- moskeo Abou Ben Adhem Shrine
- preĝejo de Sankta Johano
- kapelo
- teatroj
ĜemelurbojRedakti
FontojRedakti
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio