Grekio en la Eŭrovido-Kantokonkurso

Grekio partoprenas en la Eŭrovido-Kantokonkurso ekde la jaro 1974, escepte de 1975, 1982, 1984, 1986, 1999 kaj 2000. En 2005, Grekio gajnis post 31 jaroj, kun Elena Paparizou kaj la kanto "My Number One". Antaŭ tio, la plej alta rezulto estis la tria pozicio de Antique (kun Elena Paprizou) kiu havis en 2001 per la kanto"Die for you (I would)" kaj denove en 2004 per Sakis Rouvas kaj la kanto "Shake It". La plej malbona rezulto estis la 20-a pozicio en 1998 kun Thalassa per "Mia Krifi Evaisthisia", en tiu jaro ĝi nur ricevis 12 poentojn de Kipro.

Kalomira en Beogrado (2008) reprezentante Grekion

La Eŭrovido-Kantokonkurso 2006 okazis en Ateno, Grekio danke al la venko de Elena Paparizou. La "gastigantoj" estis Sakis Rouvas kaj Maria Menounos. La kantistino kiu reprezentis Grekion estis Anna Vissi.