Grigny (Essonne)
komunumo en la departemento Essonne de Francio
Grigny [grinji] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Essonne kaj en la regiono Francilio. Laŭ takso de 2005, ĝi havis proksimume 26 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Grignois en la franca lingvo.
Grigny | |||
---|---|---|---|
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 91286 [+] | ||
Poŝtkodo | 91350 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 571 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 5 661 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 39′ N, 2° 23′ O (mapo)48.6566666666672.3880555555556Koordinatoj: 48° 39′ N, 2° 23′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 4,87 km² ( 487 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Historio Redakti
Grigny spertis urban revolucion fine de la 1960-aj jaroj pro la starigo de du vastaj konstruaĵaroj : La Grande Borne (fare de Émile Aillaud en 1969) kaj Grigny 2. Antaŭe vilaĝo da 2500 loĝantoj, Grigny tre rapide fariĝis urbo kun pli ol 25 mil loĝantoj.
Vidindaĵoj Redakti
La preĝejoj Sankta Antonio de Padovo kaj Sankta Sulpice troviĝas kore de la kvartalo Village. Videblas ankaŭ lavejo konstruita en 1873. La mozaikoj de la konstruaĵaro La Grande Borne estis kreitaj de Fabio Rieti.