la Grikva familio estas grupo da asteroidoj de la sunsistemo, kies grandaj duonaksoj estas inter 3,1 kaj 3,27 astronomiaj unuoj. Ili havas orbitajn discentrecojn pli granda ol 0,35. La familio ŝuldas sian nomon al sia plej granda ano : 1362 Grikvo.

Tiuj asteroidoj estas en orbita resonanco 2 : 1 kun Jupitero, pro tio iliaj orbitoj estas nestabilaj, iom post iom perturbata sur tempo de miljaroj, ili fine krucos tiujn de Marso aū Jupitero.

Ecoj redakti

Tiuj asteroidoj havas tre klinatan orbiton. La familio havas malpli ol deko da konataj anoj. 1362 Grikvo kaj 8373 Stephengould estas la plej grandaj

Nomo a e i p (jaroj)
1362 Grikvo 3.215 0.3715 24.225° 5,77
1921 Pala 3.290 0.3915 19.241° 5,97
1922 Zuluo 3.236 0.4814 35.442° 5,82
3688 Navaho 3.221 0.4787 2.559° 5,78
8373 Stephengould 3.279 0.5549 40.793 5,94

Eksteraj ligiloj redakti