Gromovo

Gromovo (en rusa: Гро́мово; en finna: Sakkola, antaŭe Sakkula) estas setlejo en la Priozerskij Distrikto de la Leningrada provinco, Rusio, 18 km nordokcidente de Sosnovo, kaj stacio de la fervojo Sankt-Peterburgo-Kuzneĉnoje. Gromovo estas ĉe la norda bordo de la Lago Suĥodolskoje, en la Karelia istmo. Orienta parto de ĝia areo atingas Ladogon. Tera areo de Gromovo estis 349,4 km². Al lago Suvanto fluas almenaŭ river(et)oj Riiskaoja, Tuusnaoja, Sakkolanjoki kaj Kaarnajoki. Alia lago en la areo estas ekzemple Petäjärvi. Tergrundo tie estas multe sabla. La plej ordinara arbospecio en arbaroj de Sakkola estis pino. Tamen sur suda strando de Suvanto kreskis folia arbaro.

Gromovo
Setlejo • eksa komunumo de Finnlando • komunumo
Administrado
Poŝtkodo 188744
Demografio
Geografio
Geografia situo 60° 42′ N, 30° 13′ O (mapo)60.69692230.216793Koordinatoj: 60° 42′ N, 30° 13′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Gromovo (Leningrada provinco)
Gromovo (Leningrada provinco)
DEC
Gromovo
Gromovo
Situo de Gromovo
Gromovo (Rusio)
Gromovo (Rusio)
DEC
Gromovo
Gromovo
Situo de Gromovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gromovo, Priozersky District [+]
vdr

Sakkola, antaŭe Sakkula, estis eksa komunumo de Finnlando en Rusio ĝis la Vintra milito kaj Daŭriga milito nome perdita aŭ cedita areo. En 1939 la komunumo havis 6 395 loĝantojn. En eksa areo de Sakkola estas lago Suvanto. Kirkvilaĝo de la eksa komunumo situas sur strando de la lago Suvanto. Antaŭe Suvanto estis multe pli granda, ĝis en 1857 ĝia surfaco estis multe malaltigita. Vilaĝoj de Sakkola estis Arkuntanhua, Haitermaa, Haparainen, Kaarnajoki, Karhola, Kelja, Kiviniemi, Kottila, Lapinlahti, Lohijoki, Lupra, Mönkö, Ojaniemi, Petäjärvi, Purpua, Riiska, Röykkylä, Sakkola, Valkjärvi, Viiksanlahti, Vilakkala kaj Volossula. Postmilite loĝantoj de Sakkola estis movita al Huittinen, Lempäälä, Messukylä, Pirkkala, Punkalaidun, Tottijärvi, Tyrvää, Vesilahti ja Viiala. Sakkola estis grava kreskigokomunumo de porkoj. La nomo Sakkula fariĝis Sakkola: En la finna o estas regule dirata kiel en esperanto, sed en la sveda ĝi povas esti ankaŭ kiel esperanta u. Finna u estas kiel esperanta u. Iuj svedlingvanoj, kiuj skribis pri Sakkula, uzis laŭ la sveda la literon o kaj poste multaj finnlingvanoj komencis diri gin kiel o normale en la finna lingvo.