Cristian (Sibiu)
vilaĝo de Rumanio
(Alidirektita el Grossau)
Cristian [kristian] (hungare Kereszténysziget, germane Grossau) estas komunumo en Rumanio, 10 km okcidente de Sibiu, ĉe la rivero Cibin. Ĝi estas atingebla de Sibiu per la nacia vojo DN1.
Cristian | |||||
---|---|---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||||
komunumo en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Sibiu | ||||
Alinome | Kereszténysziget (hungare), Grossau (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Szeben | ||||
Situo | 45° 47′ N, 24° 2′ O (mapo)45.78361111111124.028333333333Koordinatoj: 45° 47′ N, 24° 2′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 441 m | ||||
Poŝtkodo | 557085 | ||||
Loĝantaro | 3,665 (en 2011; 3.536 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 143496 | ||||
En 1910 ĝi havis 2 991 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 3 097 (rumanoj, 8 % da germanoj). En 2002 oni nombris 3 435 rumanojn, 66 germanojn kaj 35 anojn de aliaj etnoj.
Unua skriba mencio de Cristian estis en 1223 sub la latina nomo Insula Christiani. En 1498 estis konstruita defend-kirko. Ĝis 1919 Cristian apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Historie estas grava vilaĝo de la popolo de la landleroj.
Kuriozaĵo
redaktiEn Cristian la stratoj havas ne nomojn, sed nur numerojn.
Renomaj personoj
redakti- Michael Siegler (Sibiu, (?) – 9-a de aprilo 1585) verkisto, evangelia pastro
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Sibiu
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
-
Situo en la distrikto
-
La fortres-preĝejo
-
Desupra vido al la centro de Cristian
-
Desupra vido al Cristian