Groto Pileta

kaverno en Hispanio

La Groto Pileta aŭ en hispana Cueva de la Pileta estas kaverno en Benaoján, provinco Malago en Hispanio. Estas prahistoria arkeologia loko kiu montras surmuran arton el Paleolitiko kaj restojn el la Neolitiko, malkaŝita en 1905 de José Bullón Lobato, kaj esplorita kaj studita de Willoughby Verner, Henri Breuil kaj Hugo Obermaier. La groto enhavas nombrajn pentraĵojn kaj bareliefojn de franc-kantabrika stilo kun reprezentaĵoj de cervoj, ĉevaloj, fiŝoj, kaproj, taŭroj, foko, bizono, abstraktaj signoj kaj neprecizaj formoj. Temas pri grava artaro kiu havigas gravan informon pri la etendo de la paleolitika arto ekster ties klasikaj areoj de disvolviĝo (N de Hispanio kaj SOk de Francio). Oni trovis ankaŭ nigrajn figurojn skemajn el Eneolitiko kaj restoj materiaj neolitikaj (ceramiko pentrita kaj gravurita). Estas unu el ĉefaj turismaj allogaĵoj de la Montoĉeno de Arundo.

Groto Pileta
roka artoroka artoroka artokavernoarkeologia loko [+]
Koordinatoj36° 41′ 28″ N, 5° 16′ 12″ U (mapo)36.691233842127-5.2700698450956Koordinatoj: 36° 41′ 28″ N, 5° 16′ 12″ U (mapo)

Groto Pileta (Hispanio)
Groto Pileta (Hispanio)
DEC
Groto Pileta
Groto Pileta

Map
Groto Pileta

Vikimedia Komunejo:  Cueva de la Pileta [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Enirejo al Groto Pileta.
Mapo de la Cueva de la Pileta kun kelkaj gravaj pentraĵoj.

Bibliografio redakti

  • Álvarez Rubiera A.- En torno a las pinturas parietales de la cueva de la Pileta. Rev. Mainake, nº 15-16, ISSN: 0212-078X. Málaga, 1994.
  • Bullón Giménez J. A.- EL cazador de la cueva de la Pileta. Monografías Espeleológicas, nº 3. Málaga, 1974.
  • Mayoral Valsera, J.- Investigaciones espeleológicas en Montejaque y Benaoján. Ed. Ayuntamiento de Montejaque. Málaga, 2004.
  • Mayoral Valsera, J.- Maravillas del Alto Guadiaro. Ed. bilingüe. Ed. Copyur. Sevilla, 2007.
  • Saiz, C. et al (IRNA-CSIC).- Modelización de las condiciones geológico-kársticas y microambientales de la Cueva de la Pileta (Málaga) en relación con su conservación. Proyecto de investigación del Grupo de Petrología Aplicada de la UA.
  • Sanchidrián Torti J. L.- Propuesta de la secuencia figurativa en la Cueva de la Pileta. Eds. Fullola & Soler, El Món mediterrani després del Pleniglacial (18000-12000 BP), p. 411-430. Gerona, 1997.

Eksteraj ligiloj redakti