Paleolitika arto

prahistoria arto de la epoko paleoliko

La arto de la Malfrua Paleolitiko reprezentas la plej malnovan antaŭhistorian arton. Figura arto ĉeestas same en Eŭropo kiel en Sulaveso, Indonezio, komencante antaŭ almenaŭ 35.000 jaroj. Ne-figuraj surrokaj pentraĵoj, konsistantaj el manaj ŝablonoj kaj simplaj geometriaj formoj, havas almenaŭ 40.000 jarojn.

Venuso de Willendorf, (ĉ. 30,000 jaroj)

Laŭ studo de 2018 bazita sur datumado el uranio-torio, la plej malnovaj ekzemploj de iberia kaverna arto estis faritaj antaŭ 64 000 jaroj, implicante kiel aŭtorojn la neandertaloj, kiu kvalifikiĝus kiel arto de la Meza Paleolitiko.

La apero de figuraj artoj estis interpretita kiel reflektanta la aperon de plena konduta moderneco, kaj estas parto de la difinaj trajtoj apartigantaj la Malfruan Paleolitikon de la Meza Paleolitiko. La eltrovo de kaverno de komparebla aĝo al la plej malnovaj eŭropaj specimenoj en Indonezio establis, ke similaj artaj tradicioj ekzistis kaj en orienta kaj en okcidenta Eŭrazio antaŭ 40,000 jaroj. Ĉi tio sugestis, ke tia arta tradicio efektive devas datiĝi antaŭ pli ol 50.000 jaroj, kaj estus disvastigata laŭ la suda marbordo de Eŭrazio en la origina marborda migrado. Gravas mencii, ke la plej granda parto de la arto de ĉi tiu periodo verŝajne estas forperdita, ĉar ĝi estis mergita en la frua Holocena marnivelo.

Kaverna arto en Eŭropo daŭris ĝis la Mezolitiko (ĉe la komencoj de la Holoceno) antaŭ ĉirkaŭ 12.000 jaroj. Arto de eŭropa malfrua paleolitiko ankaŭ estas konata neformale kiel "Glacia arto", rilate al la lasta glacia periodo.

En novembro 2018, sciencistoj raportis la eltrovon de la plej malnova konata metafora arta pentraĵo, pli ol 40.000 (eble tiel maljuna kiel 52.000) jaroj de nekonata besto, en kaverno sur la indonezia insulo Borneo.