Malfermi la ĉefan menuon
Grotta de Levanzo.jpg

La groto de Ĝenovanoj (itale Grotta del Genovese) situas sur la insulo Levanzo, en la Egadaj insuloj, nordokcidente de malgranda urbeto, en Sicilio. La groto estis malkovrita en 1949.

La groto, kiu malfermiĝas al la kalkoŝtonaj rokoj kiuj konsistigas la insulon, konservas tre gravan dokumentadon de la prahistorio de Sicilio, precipe de la Alta Paleolitiko, ĉar ĝi provizas bildojn de bestoj de la Kvaternaro, kiel la Cervus elaphus, la Bos primigenius kaj la Equus hydruntinus, kune kun iuj homaj figuroj kun birdaj kapo-maskoj kaj kapvestaĵoj similaj al tiuj de la groto Adaŭro.

Krom ĉi tiuj grafitioj estas evidente pli freŝaj pentritaj figuroj; tiuj estas koloraj, nigraj kaj ruĝaj kaj reprezentas kelkajn virajn kaj inajn homajn figurojn kune kun mamuloj kaj fiŝoj inkluzive de tinuso ĉe la nuntempo en la vivo kaj kulturo de la Egadaj insuloj.