Grupo PRISA

La Grupo PRISA (Promotora de Informaciones S.A.) estas hispana kompanio pri plurmedia komunikado. Ĝi estas la plej granda gazetara grupo por informoj, kulturaj kaj edukaj enhavoj en Hispanio kaj Latinameriko, kun ĉeesto en radio, televido, skriba gazetaro kaj eldonejoj.

Grupo PRISA
Tres Cantos - Centro Corporativo del Grupo PRISA 2.JPG
negoco
Dum 18-a de januaro 1972 –
Fondodato 18-a de januaro 1972
Sidejo Madrido, Hispanio
Lando Hispanio
Estr(ar)o Carlos Núñez
Retejo Oficiala retejo
Jura formo akcia kompanio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi estis fondita de José Ortega Spotorno kaj Jesús de Polanco fine de la frankisma reĝimo de Hispanio. PRISA lanĉis la 4-an de majo 1976 la ĵurnalon El País.

Post la morto de Jesús de Polanco la 21an de julio 2007, la estraro de PRISA nomumis lian filon, Ignaco Polanco, al la prezidanteco de la grupo, de kiu li estis vicprezidanto ekde 2006.

FiliojRedakti