La Guadalupa petrelo (Oceanodroma macrodactyla) estas malgranda marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj. Ĝi estas ŝajne formortinta.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Guadalupa petrelo
Guadalupa petrelo
Guadalupa petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Oceanodroma macrodactyla
(W.E. Bryant, 1887)
Konserva statuso
PE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto kaj ekologio redakti

 
Side surneste, la Guadalupa petrelo estus havinta similan aspekton kiel la Forkvosta petrelo de tiu foto.

Tiu specio estis preskaŭ nedistingebla el sia parenco, la Forkvosta petrelo. En naturo, ili povus esti neapartigeblaj pro ties ĉirkaŭjara ritmo. Enmane, la Guadalupa petrelo povus esti distingebla pro sia pli granda grando kaj pli palaj subflugilaj kovriloj.[1]

Ili reproduktiĝis nur sur la Insulo Guadalupe ĉe Baja California (Meksiko), kaj supozeble havis teritoriojn tra la tuta regiono. La reprodukta sezono okazis inter tiu de la lokaj subspecioj de la Forkvosta petrelo, la vintre reproduktanta Oceanodroma leucorhoa cheimomnestes kaj la somere reproduktanta O. l. socorroensis, laŭ la leĝo de Gause.[2]

La ununura ovo, blanka kun svaga ringo de ruĝec-brunaj kaj lavendaj punktetoj ĉirkaŭ la malakra pinto, estis demetata en nestotruoj eble 35–40 cm longaj, en nubarbaroj de Kalifornia pino (Pinus radiata var. binata) kun Insula kverko (Quercus tomentella)[3] pinte de la Monto Augusta.

Meze de Junio, preskaŭ ĉiuj junuloj jam estis elnestiĝintaj. Kvankam estas malmulta informo pri la reproduktado de la tuta genro Oceanodroma, la kova periodo estis eble de 42 tagoj pli malpli en tiu specio, ĝuste kiel ĉe similgrandaj parencoj. Tempo antaŭ elnestiĝo eble estis inter 60 kaj 75 (-85?) tagoj, plej verŝajne ĉirkaŭ 65 tagoj. Tio signifus, ke ovodemetado estus okazinta el komenco de Februaro al Marto, kaj ke Aprile–Maje, neelnestiĝintaj junuloj ankoraŭ estis en plej aktivaj nestotruoj. Ĝuste kiel ĉe ties parencoj, la ovo estis kovata kelkajn tagojn de ĉiu el la gepatroj, post kio la alia ekvicis, dum la liberigita birdo iris al maro por satiĝi por la venonta kovovico. La junuloj estis nutrataj nur nokte, ankaŭ kiel ĉe aliaj ŝtormopetreloj.[4]

Oni trovis tri speciojn de laŭsoj kiel parazitoj de la Guadalupa petrelo: nome menoponedoj Longimenopon dominicanum kaj Austromenopon oceanodromae, kaj la isĥnocero Halipeurus raphanus. La dua estas ankaŭ en kelkaj aliaj ŝtormopetreloj, kaj la tria estis trovita ankaŭ en la Cindropetrelo. L. dominicanum aliflanke ne estis trovita ĝis nun en aliaj birdoj kaj povus esti kazo de kunformorto.[5]

Malapero redakti

La enmeto de katoj en la insulo onigis la populacion dum la fino de la 19a jarcento. Ĉirkaŭ fino de la reprodukta sezono de 1906, ĝi estis ankoraŭ konsiderata "abunda"[6] kvankam pro la "grandaj nombroj" de birdoj estantaj tie kaj eble la tutmonda populacio de tiu specio. Ankoraŭ, oni notis, ke

"[t]he mortality among these birds from the depredations of the cats that overrun the island is appalling - wings and feathers lie scattered in every direction around the burrows along the top of the pine ridge." (la morteco inter tiuj birdoj pro predado fare de la katoj kiuj regas la insulon estas terura - flugiloj kaj plumoj kuŝas dise en ĉiu direkto ĉe la nestotruoj ĉe la pinto de la pinara kresto)[6]

La lastaj du specimenoj estis supozeble kolektitaj inter la 2a kaj la 5a de Majo, 1911[7] kaj la lasta registro de reproduktanta birdo estis de 1912. La specio ne estis vidita ekde tiam. Nur malnovaj, abandonitaj nestotruoj kaj la ruinigitaj restoj de la ŝtormopetreloj mortigitaj de katoj estis trovitaj en la venontaj jaroj. Tamen, la Guadalupa petrelo ne povas esti distingata el la simpatria O. leucorhoa en naturo, kaj studoj ĉe Guadalupo nevarieble okazas for de la reprodukta sezono de O. macrodactyla, fokuse sur priserĉado ĉe lokaj Forkvostaj petreloj. Tiele, restas ioma espero por la survivado de tiu ĉi specio, aŭ pli bone dirite, ties formorto ne povas esti definitive konfirmata.

El la 4a al la 10a de Junio, 2000, la reproduktejoj de la Guadalupa petrelo estis finfine studitaj je la ĝusta jarepoko. La specio estis survivinta, ne nur estis estintaj ĵuse elnestiĝintaj nematuruloj, sed ankaŭ ĉiuj signoj de ĵus finiĝinta reprodukta sezono, kiaj ovoŝeloj kaj freŝe uzitaj nestotruoj kiuj retenis la moskan odoron de tiuj birdoj. Laŭ vortoj de la ĉefa ekspediciestro, Exequiel Ezcurra de la Sandiega Naturhistoria Muzeo,

"We searched thoroughly for the Guadalupe Storm Petrel, and failed to find it. Sadly, we are now more ready to admit that the species is indeed extinct. Never, since the 1920s, had so much search effort been devoted to this species. At different times, more than 10 researchers looked for the elusive creature. It simply was not there." (Ni serĉis la Guadalupan petrelon, kaj malsukcesis trovi ĝin. Trsite, ni estas nun pli pretaj akcepti ke la specio estas ja formortinta. Neniam ekde la 1920-aj jaroj, oni dediĉis tiom mumte da priserĉado al tiu specio. Je diferencaj epokoj, pli ol 10 priserĉistoj serĉis la kaŝeman specion. Simple ĝi ne estis tie) [1]

La oficiala klasigo fare de IUCN ne estis ankoraŭ ĝisdatigita. Ĉiukaze la principo de antaŭzorgo probable postulas kelkajn jarojn de sinsekvaj studoj, eble nune kiam la restaŭrado de la ekosistemo de Guadalupo estas preparata.

Notoj redakti

  1. Luther (1996)
  2. Carboneras (1992), Luther (1996)
  3. Contra BirdLife International (2006), tiuj birdoj ne estis asociaj kun arbaroj de Guadalupa cipreso, kiuj estas nur interne kaj je plej altaj altaĵoj.
  4. Kaeding (1905), Thayer & Bangs (1908), Carboneras (1992), Luther (1996)
  5. Mey (1990), Dalgleish (2003)
  6. 6,0 6,1 Thayer & Bangs (1908)
  7. Townsend (1923)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti