Guaza de Campos [GŬAza deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Guaza de Campos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34306
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 57  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 4° 55′ U (mapo)42.133055555556-4.9097222222222Koordinatoj: 42° 8′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 32,34 km² (3 234 ha) [+]
Guaza de Campos (Provinco Palencio)
Guaza de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Guaza de Campos
Guaza de Campos
Situo de Guaza de Campos
Guaza de Campos (Hispanio)
Guaza de Campos (Hispanio)
DEC
Guaza de Campos
Guaza de Campos
Situo de Guaza de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guaza de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 58 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 540 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 42 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Limas norde kun Boadilla de Rioseco, oriente kun Mazuecos de Valdeginate, Frechilla kaj Autillo de Campos, sude kun Villarramiel kaj okcidente kun Herrín de Campos (Valladolid).

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua dokumento konata en kiu aperas la nomo de Guaza datas de la jaro 963, en ĝi iu Ferdinandus Avol Haceves donacas posedaĵojn en tiu loko al ka monaĥejo de Sahagún.

Ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago el 1199 ĝis Karolo la 1-a vendis ĝin en 1542 al Don Pedro de Zúñiga, markizo de Águila-Vente, unuigante la senjorlandon kun tiu de la Duko de Abrantes, kio restis ĝis la fino de la Hispana Milito de Sendependigo.

La loĝloko iĝis municipo kun la nomo Guaza kaj en la censo de 1842 ĝi havis 130 domojn kaj 676 lokanojn.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, fonto, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti