Gubernio As-Suŭajda
La gubernio As-Suŭajda (arabe السويداء, latinliterigo laŭ DMG as-Suwaidāʾ) estas unu el la 14 gubernioj de Sirio.
Gubernio As-Suŭajda | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 566 493 (2013) [+] | ||
Loĝdenso | 102 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 48′ N, 36° 48′ O (mapo)32.836.8Koordinatoj: 32° 48′ N, 36° 48′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5550 km² ( 555 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La plej granda urbo de la gubernio estas la ĉefurbo Suŭajda. Pliaj gravaj urboj estas al-Kafer, al-Kuraika, Kanaŭat, Salĥad, Ŝahba kaj Ŝaka. La gubernia areo ampleksas 5 550 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2002, en la gubernio vivis 304 000 loĝantoj. Plejparto de la loĝantoj estas druzoj kaj adeptoj de la greke ortodoksa eklezio. Islamanoj nur estas malplimulto.
DistriktojRedakti
La distriktoj de la gubernio estas:
- as-Suŭajda
- Salĥad
- Ŝahba
Gubernioj de Sirio
Halepo | Ĉirkaŭaĵo de Damasko (Rif Dimaŝk) | Dair az-Zaŭr | Damasko | Daraa | Hama | Homs | Hasaka | Idlib | Al Kunajtira | Latakia | Ar-Raka | As-Suŭajda | Tartus