Gubernio Ar-Raka

Ar-Raka (arabe الرقة, latinliterigo laŭ DMG alr-Raqqa) estas gubernio en la nordo de Sirio. La plej granda urbo de la gubernio estas la ĉefurbo Ar-Raka. Aliaj gravaj urboj estas at-Taŭra kaj Tal Ubajid. La gubernia areo ampleksas 19 616 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2006, en la gubernio vivis 760 000 loĝantoj.

Gubernio Ar-Raka
Raqqa,center3.jpg
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 944 000  (2011) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 0′ N, 38° 54′ O (mapo)3638.9Koordinatoj: 36° 0′ N, 38° 54′ O (mapo) [+]
Areo 19616 km² (1 961 600 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Gubernio Ar-Raka
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Raqqa Governorate [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La gubernio limas norde al Turkio, okcidente al la gubernio Alepo, oriente al la gubernio al-Hasaka kaj sude al la gubernio Dair az-Zaŭr.

La ĉefa agrikultura branĉo estas kultivo de kotono laŭlonge de la rivero Eŭfrato. La plejparto de la loĝantoj estas araboj, kaj el ili signifa parto estas beduenoj. En la nordo de la provinco lime de Turkio plejparte vivas kurdoj.

DistriktojRedakti

La distriktoj de la gubernioj estas:

  • Ar-Raka
  • Ath-Taŭra
  • Tal Ubajid