Malfermi la ĉefan menuon
situo de la gubernio

La gubernio Dair az-Zaŭr (arabe دير الزور, latinliterigo laŭ DMG Dair az-Zaur, foje ankaŭ latinliterigata Deir ez-Zor) estas unu el la 14 gubernioj de Sirio kaj situas en la oriento de la lando, en dezerta regiono lime al Irako. La nordorienton de la gubernio trafluas la rivero Eŭfrato.

La plej granda urbo de la gubernio estas la ĉefurbo Dair az-Zaŭr. Pliaj gravaj urboj estas Abu Kamal, al-Majadin kaj Haĝin. La gubernia areo ampleksas 33 060 kvadratajn kilometrojn. Laŭ takso de 2010, en la gubernio vivis proksimume 1,2 milionoj da loĝantoj - grandparte araboj, kaj inter ili relative granda nombro da beduenoj.

DistriktojRedakti

La distriktoj de la gubernioj estas:

  • Abu Kamal
  • Dair az-Zaŭr
  • al-Majadin