Abu Kamal (arabeأالبوكمال‎ aŭ أبو كمال, latinliterigo laŭ DMG Abū Kamāl, foje ankaŭ latinliterigata Al-Bukamal) estas urbo de Sirio. Ĝi situas en la oriento de la lando, en la gubernio Dair az-Zaŭr, borde de la rivero Eŭfrato. Laŭ takso el la jaro 2003, tiam en la urbo vivis 52 000 loĝantoj.

Abu Kamal
vilaĝo • populated place in Syria
Administrado
Demografio
Loĝantaro 52 020  (2003) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 27′ N, 40° 55′ O (mapo)34.4540.918611111111Koordinatoj: 34° 27′ N, 40° 55′ O (mapo) [+]
Alto 175 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Abu Kamal (Sirio)
Abu Kamal (Sirio)
DEC
Abu Kamal
Abu Kamal
Situo de Abu Kamal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al-Bukamal [+]
vdr

La plej proksima limpasejo al Irako foras nur sep kilometrojn, kaj la ruinoj de la antikva urbo Mari naŭ kilometrojn. La ĉirkaŭa pejzaĝo estas dezerta, kaj nur en akvumita aero laŭlonge de la rivero Eŭfrato eblas agrikulturo. Eĉ paŝtejoj por nomadaj beduenaj bestobredistoj apenaŭ ekzistas.

la rivero Eŭfrato ĉe Abu-Kamal