Gubernio Meza Finnlando

eksa gubernio de Finnlando (1960-1997)

Gubernio Meza Finnlando estis finnlanda relative mallongaĝa gubernio 1960–1997. Ĝia areo estis unue sama kaj poste preskaŭ sama kiel la provinco Meza Finnlando. La ĉefurbo de la gubernio estis Jyväskylä. Ĝia unua ĉefo estis Eino Palovesi, kaj la lasta Kalevi Kivistö.

Gubernio Meza Finnlando
Gubernio
Blazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

ĈefurboJyväskylä


Fondo1960
Malfondo1997
Guberniestrounua Eino Palovesi,
lasta Kalevi Kivistö


vdr

La gubernio estis fondita en 1960, ĉefe konsistanta de antaŭa parto de Gubernio Vaasa, sed ankaŭ de etaj partoj de Gubernio Tavastio aŭ Häme,[k 1] Gubernio Kuopio kaj Gubernio Mikkeli. La gubernio vastiĝis iomete en 1974, kiam la municipio de Kuhmoinen estis ekligita al la gubernio, el Gubernio Tavastio. La gubernio malaperis la 1-a de septembro 1997, kiam ĝi estis kunigita al Gubernio Okcidenta Finnlando, kies ĉefurbo estis Turku. La nuligiton de la gubernio oni en ĝia areo vere multe kritikis.

Komentoj redakti

  1. Vidu ankaŭ provincon Häme.