Urugvaja Enlanda Milito

civila milito en Urugvajo, okazita el 1839 al 1851
(Alidirektita el Guerra Grande)

La Urugvaja Enlanda Milito (hispane Guerra Grande, "Granda Milito") estas la nomo kiun samtempuloj de la okazintaĵoj kaj historiistoj poste uzis por la konflikto kiu okazis en la areo de la Rivero Plata el la 10a de marto de 1839 al la 8a de oktobro de 1851. La kontraŭantoj estis la blankuloj de Urugvajo, estre de Manuel Oribe, aliancanoj de la argentinaj federaloj, estre tiam de Juan Manuel de Rosas, kontraŭ la colorados (ruĝuloj), aliancanoj de la unueciguloj de Argentino. La konflikto trapasis amplekse la propran medion de la riverplataj respublikoj kaj suferis la intervenon, kaj diplomatian kaj militistan, de la Brazila Imperio, Francio kaj Granda Britio, krom la partopreno de eksterlandaj trupoj (italoj de Giuseppe Garibaldi, hispanoj, francoj) kelkaj el kiuj agadis kiel solduloj. La interesoj de ĉiu flanko estis diversaj kaj ankaŭ la disvolviĝo kaj rezultoj estis komplika ŝakludejo.

La Batalo de Caseros