La Gulda tukaneto (Selenidera gouldii) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo omaĝas faman naturaliston John Gould, kiu priskribis en 1827 la samgenran specion nome Orkoluma tukaneto (Selenidera reinwardtii).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gulda tukaneto
Gulda tukaneto
Gulda tukaneto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Selenidera
Specio: S. gouldii
Selenidera gouldii
(Natterer, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969. "S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969.
"S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969.
"S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Kiel la aliaj membroj de la genro, tiuj tukanetoj montras evidentan ekzemplon de seksa duformismo, nome la masklo estas multe pli malhela kun nigraj krono, gorĝo, kolo, nuko, brusto kaj supra ventro, dum la dorso (separita de ne tiom klara flava duonkolumo kiom ĉe aliaj membroj de la genro), flugiloj kaj vosto estas tre malhelverdaj (tiu lasta kun bruna vostopinto). Malantaŭ la ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas sufiĉe markita flava parto (fakte unue pli oranĝeca kaj poste purflava “orelo” aŭ vango) kiun ankaŭ aliaj specioj de la genro montras. En flankoj estas alia tre klare markita flava makulo rondoforma. La femuroj estas brunecaj. La beko, longa kaj kurva, finas per hokilo; ĝi montras nigran koloron en supra makzelo (escepte la pinto) kaj en eta strio al la suba makzelo je ties finoj, dum la bordobazo, suba makzelo kak segileca “dentaro” estas blankecaj; la pinto estas helverdeca, helbruneca aŭ blankeca kun tiuj nuancoj. La ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo kaj la kruroj estas verdecaj. La subpugo estas ruĝa.

La ino anstataŭ nigron montras brunajn partojn pli hele en subaj partoj, kaj la verdaj partoj ne estas tiom malhelverdaj. La flava “orelo” estas nur nuanca kaj ne tiom kontrasta kaj same pli senkolora estas la flavaj markoj subnuka kaj flankaj. Same la junuloj estas iom pli senkoloraj.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Bolivio kaj Brazilo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Referencoj redakti