Gurgen la 2-aKjurikeh la 2-a (en la armena respektive Գուրգեն Բ aŭ Կյուրիկե Բ; mortinta en 1089) estis membro de la armena nobela familio de la bagratidoj, reĝo aŭ kuropalato de la Loria reĝlando de 1048 ĝis 1089. Gurgen estis la filo de Davido la 1-a, reĝo de Loriri, kaj de Zorakerstel de Kaĥeti.

Gurgen la 2-a
Persona informo
Կյուրիկե Բ
Naskiĝo
Morto 1-an de januaro 1089 (1089-01-01)
Religio kristanismo vd
Familio
Dinastio Bagratida dinastio vd
Patro David I Anhoghin vd
Patrino Zolakertel vd
Infanoj David II of Lori • Q13050652 vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li sukcedis sian patron en 1048, sed vivis sub konstanta premo de la selĝukaj turkoj. Dum lia regado, li havis monerojn portantajn sian kopifiguron stampitaj, sed kiuj nur menciis la titolon de kuropalato anstataŭ tiu de reĝo. En 1064, post la kapto de Anio fare de Alp Arslan, selĝuka sultano, Kjurikeh devis submetiĝi al la konkerinto kaj edziniĝis al li kun sia filino. En 1069, iom antaŭ lia morto, li estis akceptita pompe ĉe la kortego de Malik Ŝaho, la nova sultano, sed la turkoj tiam regis la plej grandan parton de Loria reĝlando.

Li havis du filojn, Davido la 2-a kaj Abaso la 1-a. Ĉi-lastaj ne povis malhelpi la turkojn prirabi Lorion kaj la monaĥejojn Haghpat kaj Sanahin en 1105, kaj forlasis siajn posedaĵojn ĉirkaŭ 1113 rifuĝante sin en la fortikaĵoj Matzecnaberd kaj Tavuŝo, en la nordaj montoj. Laŭ surskribo en Haghpat, liaj lastaj posteuloj malaperis en 1249.

Referencoj redakti

Toumanoff, Cyrille. Les dynasties de la Caucasie chrétienne de l'Antiquité jusqu'au XIXe siècle: Tables généalogiques et chronologiques, 1990, p. 125.