Gusztáv Tomcsányi

Gusztáv TOMCSÁNYI [gusta:v tomĉa:nji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tomcsányi Gusztáv estis hungara inĝeniero, fakverkisto naskita en Ósva (nuntempa Olšovany en Slovakio) en 1852 kaj mortinta en Máramarossziget (nuntempa Sighetu Marmației en Rumanio) la 3-an de oktobro 1911.

Kariero redakti

Gusztáv Tomcsányi frekventis mezlernejon en Kassa, poste li studis en la arbarista Akademio de Selmec inter 1871 – 1874. Post siaj studoj li paŝis en ŝtatan servon en Ungvár, poste en Besztercebánya, Budapeŝto, Bustyaháza, fine en Máramarossziget. Liaj verkoj aperis en la Erdészeti Lapok.

Verko redakti

  • Az erdei facsemeték neveléséről (Bp., 1889).

Fontoj redakti