Gvadelupa Komunista Partio


La Gvadelupa Komunista Partio (Franclingve "Parti communiste guadeloupéen" aŭ "PCG") estas gvadelupa politika partio laŭ komunisma ideologio fondita la 30-an de marto 1958 en Capesterre-Belle-Eau. Ĝia nuna ĉefsekretario estas Félix Flémin. PCG enhavis du deputitojn en la Nacia Asembleo. Estis apotekisto Paul Lacavé de 1967 ĝis 1973 kaj literatura profesoro Ernest Moutoussamy de 1981 ĝis 1991, kiu forlasis la Gvadelupan Komunistan Partion en sia mandato por fondi kun aliaj disidentoj la Gvadelupan Demokratian Progresisman Partion (PPDG), fondita en 1991. Je la internacia nivelo, PCG apartenas al Solidnet