Gvanĉalo de porko estas vango de porko, tranĉaĵo de porka viando kun malgrasaj strioj (muskolo) kaj altkvalita graso, kun konsisto malsama de tiu de lardo (graso de la dorso) kaj de panĉeto (graso de la ventro).
La konsisto estas pli dura ol tiu de panĉeto kaj la saporo malsama.

Gvanĉalo de Norcia inter du ajloplektaĵoj

La termino "gvanĉalo" originas de la itala guancia, kies signifo estas vango. Gvanĉalo estas utiligata en multaj kondimentoj, inter kiuj estas fama la 'sugo all'amatriciana', kiu estas tradicia produkto de Italio.